Iloj

Hejmo
Enhavo de tiu ĉi paĝo
KlavCirk
Ver. 2009/04/20
Makroaro por teksto-redaktilo Hidemaru*. Tio ĉi ebligas enigon de suersignitaj literoj.
uc
Ver. 2008/04/08
Makroaro por teksto-redaktilo Hidemaru*. Tio ĉi en jam skribita teksto ŝanĝas esperantajn x-notaciojn (kaj aliajn anstataŭajn notaciojn) en suersignitajn literojn.
Surmeti
Ver. 2008/01/31
Makroaro por Microsoft Word 2000, kiu ŝanĝas esperantaj x-notaciojn en suersignitajn literojn.
Jara kajereto
Ver. 2008/02/27
Book de Microsoft Excel 2000, kiu printeblas kiel jara kajereto.
Ĝi inkludas ankaŭ makroaron de Microsoft Excel 2000, kiu ŝanĝas esperantaj x-notaciojn en suersignitajn literojn.

KlavCirk Ver. 2009/04/20

Makroaro por teksto-redaktilo Hidemaru Ver 7.07* (teksto-redaktilo populara almenaŭ en Japanio).
Tio ĉi ebligas enigon de supersignitajn literojn per du sinsekvajn klavpuŝoj -- unue la bazan literon, kaj due iun klavon kun Ctrl-klavo (aŭ kun Shift+Ctrl-klavoj), kiu indikas la tipon de la supersigno.
Ĝi ebligas enigon ne nur esperantajn supersignitajn literojn "ĉ...", sed ankaŭ japajn rômazi-literojn (vokaloj kun cirkumflekso "â..." aŭ kun superstreko "ā...") kaj literojn kun tildo "ñ...", akuto "á...", malakuto "à...", umlaŭto "ä..." kaj haĉeko "č...".

Se la prilaborata dosiero estas en UTF-8, la makroaro enigas la literkodojn de UTF-8. Sed se la dosiero estas ne en UTF-8, la makroaro enigas "&...;" notaciojn por HTLM-dosiero — ekz. ĝi enigas signovicon "ĉ", kiu vidiĝas kiel "ĉ" en retumilo.

Ekzemplo de tajpado
(Oni povas ŝanĝi aranĝon de Ctrl+Klavoj.)
Tajpado supersignita litero
C Ctrl+^ aŭ C Ctrl+<Ĉ
c Ctrl+^ aŭ c Ctrl+<ĉ
G Ctrl+^ aŭ G Ctrl+<Ĝ
g Ctrl+^ aŭ g Ctrl+<ĝ
H Ctrl+^ aŭ H Ctrl+<Ĥ
h Ctrl+^ aŭ h Ctrl+<ĥ
J Ctrl+^ aŭ J Ctrl+<Ĵ
j Ctrl+^ aŭ j Ctrl+<ĵ
S Ctrl+^ aŭ S Ctrl+<Ŝ
s Ctrl+^ aŭ s Ctrl+<ŝ
U Ctrl+) aŭ U Ctrl+>Ŭ
u Ctrl+) aŭ u Ctrl+>ŭ
::

Historio

Ver. 2009/04/09
La unua versio publikigita.
Ver. 2009/04/10
Aldonis makro-dosierojn por akut-, malakut- kaj umlaŭt-signoj.
Ver. 2009/04/20
Aldonis makro-dosieron por haĉeko.
Aldnois funkciojn por pliaj literoj en jam ekzistantaj makroo-dosieroj.


uc Ver. 2008/04/08

Makroaro por teksto-redaktilo Hidemaru Ver 7.07* (teksto-redaktilo populara almenaŭ en Japanio).
Ĝi ŝanĝas esperantajn anstataŭajn literparojn per ‘x’-notacio en verajn supersignitajn literojn.

Se la prilaborata dosiero estas en UTF-8, la makroaro ŝanĝas la x-notaciojn en supersignitaj literoj de UTF-8. Sed se la dosiero estas ne en UTF-8, la makroaro ŝanĝas ilin en la notaciojn por HTLM-dosiero — ekz. ĝi ŝanĝas literparon “cx” en litervicon “&#265;”, kiu vidiĝas kiel “ĉ” en retumilo.

Regulo de ŝanĝo
literparo antaŭ ŝanĝo sur-retumila litero post ŝanĝo
CX, CxĈ
cxĉ
GX, GxĜ
gxĝ
HX, HxĤ
hxĥ
JX, JxĴ
jxĵ
SX, SxŜ
sxŝ
UX, UxŬ
uxŭ

Tiuj ĉi makroo estas ne por entajpi supersignitajn literojn ĉe apartaj klav-tajpoj, sed por unutempe ŝanĝi la tutan tekston skribitan per ‘x’-notacio.

Tiu ĉi makroo havas ankaŭ aldonitan funkcion por ŝanĝi jenajn literparojn. Por ekigi la aldonitan funcion, vi bezonas puŝi Ctrl-klavon, kiam vi ekigas la makroon.
Pri la detalo vidu la makroo-dosieron mem.

Ekzemplo de aliaj funkcioj
literparo antaŭ ŝanĝo litero post ŝanĝo
A^Â
A~Ā
A'
A`
A:
A~
Á
À
Ä
Ã

(La supra tabelo montras la ekzemplon nur pri la litero ‘A’, sed eblas pri ĉiuj vokaloj – A, E, I, O, U, a, e, i, o, u – kaj ankaŭ N kaj n pri Ñ.)

Historio

uc.mac Ver. 2002/04/30
uc.mac Ver. 2007/02/05
Ĉesis uzi instrukcion “replaceall” por realigi detalan regadon.
Ver. 2008/04/08
Makroo uni.mac estis aldonita por UTF-8.


Surmeti Ver. 2008/01/31

Tio ĉi estas dosiero “MakroojSurmeti.doc”, dokumento de Microsoft Word 2000, kiu inkludas VBA-makroojn por ŝanĝi esperantajn anstataŭajn literparojn per ‘x’-notacio en verajn supersignitajn literojn.

Regulo de ŝanĝo
literparo antaŭ ŝanĝo litero post ŝanĝo
CX, CxĈ
cxĉ
GX, GxĜ
gxĝ
HX, HxĤ
hxĥ
JX, JxĴ
jxĵ
SX, SxŜ
sxŝ
UX, UxŬ
uxŭ

Tiuj ĉi makrooj estas ne por entajpi supersignitajn literojn ĉe apartaj klav-tajpoj, sed por unutempe ŝanĝi la tutan dokumenton skribitan per ‘x’-notacio.
Kaj iom ŝanĝinte la makroojn, vi povos uzi ilin ankaŭ pri ‘^’-notacio.


Jara kajereto Ver. 2008/02/27

Dosiero “Kajereto.xls” estas book de Microsoft Excel 2000 por printi jaran kajereton en A6-formato.
Per iom da ŝanĝo de enigitaj valoroj vi povas facile rearanĝi la kajereton/kalendaron ankaŭ por alia jaro.

La semajno komenciĝas per dimanĉo (ne lundo).
Dato-ciferoj de japanaj festotagoj estas principe aŭtomate montrataj ruĝe. (Necesas iom da scio pri Excel kaj laboro por rearanĝi tiujn ĉi ruĝajn ciferojn por ne-japanaj festotagoj.)

Tiu ĉi dosiero inkludas ankaŭ VBA-makroon de Excel 2000, kiu ŝanĝas esperantajn anstataŭajn literparojn per ‘x’-notacio en verajn supersignifajn literojn, sed tiu ĉi makroo estas nura aldonaĵo kaj ne necesas por printi la kajereton.

Regulo de ŝanĝo
literparo antaŭ ŝanĝo litero postŝanĝo
CX, CxĈ
cxĉ
GX, GxĜ
gxĝ
HX, HxĤ
hxĥ
JX, JxĴ
jxĵ
SX, SxŜ
sxŝ
UX, UxŬ
uxŭ

⟨Foto de elfarita kajereto⟩

Historio

Ver. 2008/01/29
Ver. 2008/02/05
Ŝanĝis VBA-makroojn, sed neniom da ŝanĝo ĉe la kajereto mem.
Ver. 2008/02/27
Cesis montri mesaĝujon (message box) ne gravan, kiu ĝenas rapidan laboron.


Piednotoj
Teksto-redaktilo Hidemaru*

Teksto-redaktilo de Japanio, kiu estis publikigita, unue por OS/2 kiel free software, kaj poste transigita al Windows 3.1 (3.0?) kiel Shareware. Tio ĉi aperis en la tre frua tempo de Microsoft Windows. Kaj ĝi populariĝis en Japanio, dum softvaraj kompanioj tiamaj ankoraŭ ne vendis bonajn teksto-redaktilon por Windows. Ĝi havas tre fortan kapablon per sia makroa funkcio.

Estas ankaŭ anglalingva versio de tiu ĉi teksto-redaktilo en la jena paĝo. Sed la jena paĝo estas skribita nur en la japana lingvo, kaj ni ne povas diri, ke ĝestas 'amikeca' por ne-japanoj.


Hejmo