ESH - Latin-literumo de japanaj vortoj

Latin-litermumo de japanaj vortoj

Hejmo

Principo

Bedaŭrinde, latin-literumado de japana lingvo estas ne strikte unuigita.
Ni en ĉi tiu TTT-ejo 'principe' sekvas la internacian normon ISO 3602 ("Documentation -- Romanization of Japanese (kana script)" / "Dokumento -- Latinigo de Japana Lingvo (kana literoj). ).

Sed en praktikaj okazoj oni ofte vidas alispecajn literumaĵojn (ĉefe anglismajn).
Tial ni ĉi tie uzas ankaŭ aliajn literumojn de tempo al tempo por praktikeco, precipe kiam oni povas vidi ĝuste tiujn literumojn en efektivaj indikiloj sur stratoj, en staci-domoj ktp.

Tial eblas aperi pluraj malsamaj literumoj en unu paĝo. Do, atenton!

Diferenco de Literumaĵoj laŭ ISO3602 kaj laŭ Aliaj

ISO3602

aliaj

proksima
esperanta prononco

â

a / ā / aa

(longa) a

ê

e / ē / ee

(longa) e

î

i / ī / ii

(longa) i

ô

o / oh / ō / oo

(longa) o

û

u / ū / uu

(longa) u

si

shi

ŝi/si

zi

ji

ĵi/ĝi

ti

chi

ĉi

tu

tsu

cu

hu

fu

fu

sya, syu, syo

sha, shu, sho

ŝa, ŝu, ŝo

zya, zyu, zyo

ja, ju, jo

ĵa / ĝa,
ĵu / ĝu,
ĵo / ĝo 

tya, tyu, tyo

cha, chu, cho

ĉa, ĉu, ĉo

n (antaŭ b, p aŭ m)

m (antaŭ b, p aŭ m)

m

Japanoj en latin-literumado emas ne montri distingon inter longa kaj mallonga vokaloj de japana lingvo, ĉar la angla lingvo ne havas distingon inter longa kaj mallonga vokalo.
Sed tio estas transliterumo de japana lingvo al angla lingvo, jam ne estas japana lingvo per latinaj literoj.
Japanoj klare distingas la longan kaj mallongan vokalojn. Kaj ties ne-distingo kaŭzas ambiguan aŭ eĉ misgvidan komprenon.
Tial, ni en ĉi tiu TTT-ejo ne sekvas tian transliterumon, sed rezervas japanecon ankaŭ en latin-literumado.


Hejmo