Esperanto-Societo en Hirakata - Reta Kajero

Reta Kajero

Neniam kompletigota verkaro el diversaj skribaĵ(aĉ)oj pri Hirakata kaj aliaj
Hejmo

Parado de Tamburaj Palankenoj — Aŭtuna festivalo en Hirakata kun historio de centoj da jaroj

Foto de Tamburaj Palankenoj
Parado de Tamburaj Palankenoj

(Oktobro/2009, Oktobro/2008)
Ĉiu-aŭtune en la centro de la urbo Hirakata — ĉirkaŭ la fervoja stacidomo Hirakatashi kaj laŭ la histria strato de la urbo — okazas tradicia parado de Tamburaj Palankenoj (Huton Daiko (Kusena Tamburo)) . Tiu ĉi parado havas historion de centoj da jaroj.

Kurawanko — La maskota hundo de Hirakata (... Kurawanko kaj Kurawanka) .

Foto de Kurawanko
Kurawanko

(Majo/2009)
'Li' estas maskoto de Hirakata. Lia nomo devenas de famaj "Boatoj Kurawanka" de Hirakata. Tiuj ĉi boatoj antaŭ pli ol cent jaroj vendis manĝaĵojn al la ŝip-vojaĝantoj, kriante, "Mesi Kurawanka!" — malĝentila esprimo, kiu signifas, "Ĉu vi ne voru manĝaĵon!". Kial komercistoj uzis tiel maldecajn vortojn al esperataj gastoj? Vidu la detalon!

Tumulo Makino Kurumazuka — Granda tumulo en Hirakata, kiu longas 107.5 metrojn.

Foto de Tumulo Makino Kurumazuka
Tumulo Makino Kurumazuka

(Aprilo/2009)
Tumulo ĉirkaŭ en la 4a jc. Unu el la du grandaj tumuloj en Hirakata.
Ĝi situas paŝe nur kelkajn minutojn for de la loko, kie okazis la 55a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en 2007.

Tumulo Kin'ya Kurumazuka — Granda tumulo en Hirakata, kiu longas 110 metrojn.

Foto de Tumulo Kinya Kurumazuka
Tumulo Kin'ya Kurumazuka

(Aprilo/2009)
Tumulo ĉirkaŭ en la 4-5a jc. Unu el la du grandaj tumuloj en Hirakata.
Ĉu vi scias, ke tiu ĉi tumulo situas paŝe nur 15 minutojn de la granda stacidomo Hirakatashi?

Sanktejo Ogami Zinzya — Sanktejo kun Umea Ĝardeno kaj apuda Observa Placo.

Foto de Katano Tenzinsya
Sanktejo Ogami Zinzya

(Aprilo/2009)
Ŝintoisma sanktejo en Hirakata. Ĝi havas belan Umean Ĝardenon. Oni povas havi bonan pejzaĝon de sur la monteto.

Sanktejo Katano Tenzinsya — Malnova sanktejo, kiu situas en iama 'Ĉefurbo' de Japanio

Foto de Katano Tenzinsya
Sanktejo Katano Tenzinsya

(Aprilo/2009)
Ŝintoisma sanktejo en Hirakata, kies origino estis en la 8a jarcento. En tiu regiono en la 6a jarcento situis japana 'Ĉefurbo'.

Krizantemaj Pupoj — Finiĝis sed ne finiĝis

Foto de Krizantemaj Pupoj
Krizantemaj Pupoj

(Novembro/2007)
En 2005 la Ekspozicio de Krizantemaj Pupoj en Hirakata fermis sian preskaŭ centjaran historion. Ĉu ni ne plu povus spekti krizantemajn pupojn en Hirakata?


Hejmo