ESH - la Urbo Hirakata kaj Ties ĉirkaŭaĵo

la Urbo Hirakata kaj Ties Ĉirkaŭaĵo

Hejmo

Koncize pri Hirakata

[Loĝantaro]
410,538 (viroj: 199,599, inoj: 210,939) (junio/2008)
[Geografio]
Vasteco: 65.08km2 -- 12km en oriento-okcidento kaj 8.7km en nordo-sudo.

La urbo situas nord-oriente en la gubernio Ôsaka, najbare al la gubernioj Kyôto (la urboj Yawata kaj Kyôtanabe) kaj Nara (la urbo Ikoma).
Ĉirkaŭ la nordo-fino de Hirakata, tri riveroj unuiĝinte formas la riveron Yodo. Kaj la rivero fluras sud-okcienten laŭ la urba nord-okcidenta limo, kaj ĝi, trairinte la urbon Ôsaka, enfluas en la golfeton Ôsaka.
Simpledire, la nord-okcidenta regiono laŭ la rivero Yodo etendiĝas ebena, kaj la sud-orienta regiono easts montara (sed ne estas tiel altaj kaj krutaj montoj).


Vidi per grana mapo.
Google-Mapo

La rivero Yodo, ‘la unua’ en Japaio
La rivero Yodo, kiu fluas sud-okcidenten laŭ la nord-okcidenta limo de Hirakata, estas ne tiom longa. Ĝia longeco estas nur ĉirkaŭ 75km. Yodo komenĉiĝas ĉe la loko iom for de la norda pinto de Hirakata, kie kolektiĝas la tri riveroj, kaj finiĝas ĉe la golfeto Ôsaka.
Do, en kiu signifo ĝi povas esti la unua en Japanio? Tio estas nombro de la riverbranĉoj en ĝia akvosistemo — nombro de la riverbranĉoj, kiuj enfluas rekte aŭ malrekte en la riveron Yodo. Tiu nombro estas 965. La akvosistemo de la rivero Sinano, la plej longa (367km) rivero en Japanio sekvas en la dua vico kun 880 riverbranĉoj. Certas, ke la lago Biwa, la plej granda lago en Japanio, kiu havas multajn enfluantajn riverojn kaj situas en la supra fluo de Yodo, kontribuas al la unua pozicio.
[Historio]
Antaŭ milo da jaroj tiu ĉi loko inter rivero Yodo kaj la montaro estis bona ĉasadejo por nobeloj.
Kaj en antaŭ centoj da jaroj tiu ĉi loko prosperis kiel la staci-urbo, ĉar ĝi situas meze inter la tiama ĉefurbo Kyôto kaj la komerca kaj habena urbo Ôsaka.
Hirakata estis la stacio de surtera kaj rivera vojoj, kiuj ligas la du gravajn urbojn.
Nun la rivera trafiko estas ne aktiva, sed trakuras ĉefaj vojoj kaj fervojoj tra la urbo, kaj Hirakata estas unu el la satelitaj urboj de la urbego Ôsaka.

Hirakata Kiel la ‘Ĉefurbo’?
Kvankam eĉ plej multe da japanoj ne scias tion ĉi, Hirakata iam estis la japana ‘ĉefurbo’. Malnova historia dokumento Nihon Syoki kompilita en la oka jarcento diras, ke en la jaro 507 Reĝo Ohodo transigis la ĉefurbon al la nuna Hirakata kaj tie surtroniĝis kiel Imperiestro Keitai. (Tial, la jaro 2007 estis la 1500a jubileo de la ĉefurbiĝo de Hirakata!)
Sed atenton! Vi neniel imagu tiaman ĉefurbon kiel la nunan ĉefurbon Tokio ege gigantan kun dek du milionoj da lonĝantoj aŭ kiel la malnovan ĉefurbon Kioto kun miljara ĉefurbeco (dum 794-1869). Tiama registaro ne komplete regis la tutan teritorion de la nuna Japanio, kaj ili ofte translokigis la ĉefurbon post mallonga periodo. La ĉefurbo kaj Japanio en tiu epoko estis multe pli simpla kaj modesta ol la nuna.
Kaj ankaŭ Imperiestro Keitai mem transigis la ĉefurbon el Hirakata al alia loko najbara nur post kvar jaroj.

Hirakata ĉe Marbordo?
Hirakata nun situas ĉe nord-orienta rando de la ‘sedimenta’ ebenaĵo Ôsaka. Sed antaŭ centoj aŭ miloj da jaroj la ebenaĵo ne estis tiel vasta kiel nun.
Tio estas, antaŭ preskaŭ dek mil jaroj ne ekzistis la nuna ebenaĵo Ôsaka, kaj tiam Hirakata, nuna riverborda urbo, estis marborda loko.

Turismaj lokoj/eventoj en/ĉirkaŭ Hirakata

Estas esperante skribitaj eseoj pri Hirakata, kiuj memcias ankaŭ turismajn lokojn/eventojn, en la paĝo Reta Kajero en nia retejo. Vizitu ankaŭ tiun paĝon!

[En Hirakata]
• Parado de Tamburaj Palankenoj (Huton Daiko (Kusena Tamburo))

Foto de Tamburaj Palankenoj

En unu dimanĉo en ĉiujara okutobro okazas histria festivalo, “Parado de Tamburaj Palankenoj”
Kun tambura ludado kaj kantado palankenoj paradas en la centra parto kaj laŭ la historia strato en la urbo.
http://homepage3.nifty.com/Arbaro/Esperanto/Hirakata/HutonDaiko/HutonDaiko.html
Artikolo pri la parado (Esperanto)
• Krizantema Festivalo en Hirakata (Hirakata Kiku Festival)

Foto de Krizantemaj Pupoj

Ĉiu-aŭtune okazas Krizantema Festivalo. Vi povas spekti ne nur simplajn krizantemojn sed ankaŭ Krizantemajn Pupojn, pupojn en krizantema vesto.
Iam ĉiu-aŭtune okazis grandioza Ekspozicio de Krizantemaj Pupoj en Hirakata Park. Tio ĉi daŭris dum preskaŭ cent jaroj. Nun ne okazas tia ‘komerca’ eventego, sed la tradicia ekzpozicio de krizantemaj pupoj modeste daŭras far civitanoj, la urbo kaj Hirakata Park.
http://homepage3.nifty.com/Arbaro/Esperanto/Hirakata/Krizantemo/Krizantemo.html
Artikolo pri la Krizantemaj Pupoj (Esperanto)
• Parko de Hirakata (Hirakata Park)
Amuzparko en Hirakata kun multaj kaj diversaj atrakciaĵoj.
http://www.hirakatapark.co.jp/
Amuzparko en Hirakata (japana lingvo)
• Muzeo Kagiya (Kagiya Siryôkan)
Kagiya estis gastejo fondita en la 16a jarcento. Ĝi funkciis kiel restracio ĝis la fino de la 20a jarcento. En 2001 ĝi transformiĝis al la urba histria muzeo, utiligante ties malnovan konstruaĵon.
http://www.kanko.hirakata.osaka.jp/kagiya.htm
Kagiya Siryôkan. (japana lingvo)
• Parko de la Lageto Yamada-Ike (Yamada-Ike Kôen)
Parko en Hirakata, kiu havas la lageton Yamada-Ike en la centro.
Estas dirversaj floroj aŭ arboj laŭ-sezonaj.
[Ĉirkaŭ Hirakata]
• Sanktejo Iwasimizu Hatimangû
Ŝintoisma Sanktejo en la urbo Yawata, la gubernio Kyôto.
• la Ĝardeno kaj Muzeo de Syôkadô (Syôkadô Teien, Syôkadô Bizyutukan)
Ĝardeno kaj muzeo en la urbo Yawata, la gubernio Kyôto.
Oni povas vidi precipe diversajn banbuojn en la ĝardeno, kaj japanajn malnovajn belartaĵojn en la muzeo.
http://www.yawata-bunka.jp/syokado/index.htm
Oficiala paĝo de la Ĝardeno kaj Mmuzeo de Syôkadô. (japana lingvo)

Vi povas vidi informojn de Syôkadô ankaŭ en la jenaj paĝoj.
http://homepage2.nifty.com/H-Suga/syou01.html
Syôkadô Teien. (fotoj kaj priskribo en japana lingvo)
http://homepage2.nifty.com/H-Suga/take01.html
Banbuoj en Syôkadô Teien. (fotoj kaj priskribo en japana lingvo)
• la Templo Naritasan Hudôson (Naritasan Ôsaka Betuin Myôôin)
Budisma templo en la urbo Neyagawa, la gubernio Ôsaka.
Ĝi estas konata precipe kiel la preĝejo por trafikan sekureco.
http://www.osaka-naritasan.or.jp/
Oficiala paĝo de Naritasan Hudôson. (japana lingvo)
• Botanika Ĝardeno de la Urba Universitato de Ôsaka (Ôsaka Siritu Daigaku Huzoku Syoukubutu-En)
  Botanika Ĝardeno en Kisaiti (Kisaiti Syokubutu-En)
http://www.sci.osaka-cu.ac.jp/biol/botan/index.html
Botanika ĝardeno en la urbo Katano, la gubernio Ôsaka. (japana lingvo)


Hejmo